2006/12/09

Anonima oper-kantistino


Ad Libitum, kun Ann, Marite, Samir,
Marielen, Paul, Reĵis ĉe kontrabaso
kaj Noela ĉe (iom moderna) klaveceno.


Pasintan dimanĉon nia bando Ad Libitum ludis renesancan kaj barokan muzikon en preĝejo, kun ĥoro kaj du aliaj orkestroj.

Bona okazo ludi publike, tio devigas nin progresi, kaj helpas provizi la preĝejzorgantojn per iom da mono por restaŭri la malnovan konstruaĵon. El la teraso de tiu mezepoka monumento, oni povas vidi sonorilturojn de dektri aliaj ĉirkaŭaj preĝejoj, en la regiono de Duras'.

Ni do kolektiĝis, trejniĝis laŭvice dudek minutojn, kaj tuj poste alvenis la publiko : plej parte angloj ĉiregione loĝantaj. Regis la angla lingvo ĉie en la preĝejo : mi malkovris ke, iom strange, la loka loĝantaro ne alveturis dum ĉie estis afiŝoj, de dek tagoj. Ne komprenante la konversaciojn, mi sentis min eksterlande. Kaj la kristnaskokantojn la ĥoro kantis en la angla, kompreneble .

Por la muziko, komence ĉio iris glate, kaj mi ekpensis ke ju pli da koncertoj, des malpli da streĉo, sed iom post iom la mano ektremis sur la tenilo de la vjolo. Ni koncentriĝu ... Dum Paul kantas renesancajn ariojn de Dowland, tute glatas, mi ŝategas akompani lian varman, ne lirikan voĉon. Poste venas Haendel. Subite la fingroj rifuzas obei. Kion alian fari, ol ŝajnigi ke mi ne ludu en tiu parto ? La rapidajn tonojn mi tiam ne kapablis eltiri klare, do mi laŭeble simpligis la partituron dumlude. Ne estis tro malbone, mi ĝoju ke ne estis katastrofo. Ankaŭ la filo Samir venis kaj ludis aldofluton, sen ajna antaŭtrejnado. Lin ne trafas tremoj, timoj, angoroj aŭ metafizikaj pensoj dum la ludado, kaj mi foje opinias ke tiuj aferoj ne estis juste dividitaj inter ni.

Jen venis la vico de la lasta grupo : modernaj transversaj flutoj, ĝenerale kun multe pli laŭta kaj klara sono, por multe pli konata muzikstilo. Feliĉe ili ne ludis unue. Por la lasta ario de Mozart, virino stariĝas kun la fluto en la mano, antaŭ la publiko. La grupo ekludas, ĉiuj pensas : ŝi certe ludos soliste. Sed ŝi malfermas la buŝon, kaj ekkantas. Mirigite, ni subite konscias ke en tiu malgranda preĝejo , ekkantas vera opera kantistino, kun perfekta voĉo, majstra arto.

La lastaj tonoj perfekte traflugas la aeron, plenigas la nefon, lasas nin senmovaj. La surprizo estas tiom granda, ke mi ekploras. La nomon de la kantistino ni eĉ ne scios, ŝi kantis tute anonime.

Annie Proulx en la franca

Pro intensa varbado, preskaŭ ĉiuj aŭdis pri la filmo « Brokeback Mountain ». Ĝin mi ne jam spektis, ĉar familia veturado al kinejo kostas multon, kaj ĉar mi volis unue legi la libron. Espereble la komparo estos kontentiga, ĉar mi tre ŝatis la libron.

Sufiĉe ofte kiam famiĝas filmo, la koncerna libro naskiĝis de noveligo, el la scenario. Ĉifoje temas pri novelo el usona verkistino Annie Proulx, tute ne konata de ordinaraj legantoj kiel mi, en Eŭropo. Cetere la aliajn novelojn ŝiajn la eldonistoj ne kaptis la okazon reeldoniĝi : nur reaperis la mallonga romano, pro la filmo.

La romano trovas fonton en la sesdekaj jaroj, dum dudekjaraj ŝafistoj dungiĝas en la Wyominga montaro por la somera sezono. Kojotoj mortigas la bestojn, necesas konstanta gardado.

Rapide, la viroj intimiĝas. Ekestas vivodaŭra pasio. Ili mem mire konstatas ke kruda deziro estas ne preterlasebla, ke ĝi superŝutas ilin neeviteble. Post plurjara disiĝo, ili decidas renkontiĝi diskrete de tempo al tempo, sed rezignas pri komuna viv-idealo pro konscio, ke ne eblas riveliĝi antaŭ la ĉirkaŭa malestimo : en la mallibera etoso de tiama usono, viro ne meritas vivi se li ne respondas al normaj kriterioj. Kaj fine, homoj arogas al si la rajton interrompi la vivon de la "nenormalulo". Intertempe tio diversloke ne vere ŝanĝiĝis.

Plej impresis la plej pudora rakonto, kvankam per popola kaj kruda parolmaniero : la sentoj estas des pli fortaj ke oni neniam esprimas ilin laŭte, dum la manko de la amato konstante ĉeestas. La herooj ne nepre estas aparte belaj, kleraj, fortaj, aŭ noblanimaj, sed simple veraj.

Eble esperanta traduko estus pli trafa, sed jam tre plaĉis al mi la franclingva traduko. Ĉu usona esperantisto iam provizos nin per bela, neforgesebla traduko ?

2006/12/07

De Walt Whitman

La Juneco ne estas vivepoko,
ĝi estas mensostato,
pruvo pri volo, kvalito de la imagpovo, vigla stato de la emocioj,
supereco de la kuraĝo super la timideco kaj de soifo al aventuro, super amo de la komforto.
Neniu fariĝas maljuna nur ĉar li vivis certan jarnombron.
Li tia fariĝas nur ĉar li forlasas siajn idealojn.
Jaroj faldas la haŭton, sed prifajfi pri entuziasmo faldas la animon.
...