2013/07/16

IEK-OSIEK - 20-26 julio 2013 en Francio

Internacia Esperanto Konferenco de OSIEK.
Kiel kutime du prelegoj matene, ekskursoj posttagmeze kaj spektaklo vespere.
La prelegoj
- Michel Duc-Goninaz : francaj kanzonoj en eo dum la 20a jarcento
- Lino Markov (temo ne jam difinita)
- JoPetro Danvy (temo ne jam difinita)
- Serĝo Sir' : Klarneto: ja multmembra familio. 
- Serĝo Sir': Nomoj de la Intervaloj en Eo: Homogeneigo endas !
- Ĵak Le Puil : Pri la kantisto Ĵak Le Puil.
- Mikaelo Bronŝtejn "La rusa barda kulturo"
- Mikaelo Bronŝtejn "La Oraj Kantoj de la rusa Esperantujo"

La spektakloj: Ajnaĵo de Serĝo Sir' – Filmo "Esperanto" – Kantprezentado de Ĵak Le Puil - Koncerto de Maragan' -  - Koncerto de Mikael Bronŝtejn
La ekskursoj: Fortreso de Montrond – Abatejo de Noirlac - Arbaro de Tronçais – Vizito de Bourges: malnovaj kvartaloj, katedralo kaj la marĉoj - Romia amfiteatro de Drevant kaj Oro-Domego de Saint-Amand-Montrond –
Sabate vespere: komuna manĝo senpaga! Vendrede: voĉdono por la OSIEK-premio.
Riĉaj libroservoj.
Multaj eblecoj por tranokti: de luksaj aŭ pli modestaj hoteloj ĝis Foyer des Jeunes Travailleurs. Senpaga loko por ruldomoj + kampadejo.
Multaj eblecoj por manĝi: francaj, ĉinaj, turkaj, italaj restoracioj, ekde 11 €

La tuto okazas meze de la urbo.