2010/08/11

Liut-muziko

Hodiaŭ mi finfine elŝutis muzikon por liuto, laŭ tablatura sistemo. Pasintjare mi printis centon da paĝoj, poste decidis ke ĉiuokaze mi ne havos okazon ludi tion, kaj ĝin donacis al amikino.

Intertempe la afero evoluis : mi decidis legi tablaturojn el renesanca maniero (kun literoj anstataŭ la numero de la ĉelo). Itala kaj franca manieroj estas inversaj, kio igas la aferon iom pli kompleksa. Tenora vjolo kaj renesanca liuto estas tute same agorditaj : G C F A D G (Sol, do, fa, la, ré, mi, de plej base al plej alte). Krome, ĉiuj vjoloj (pardessus, dessus, tenor kaj baso) havas samajn intervalojn inter si, kaj do oni povas ludi la saman tablaturon per diversaj instrumentoj (ne samtempe, kompreneble, ĉar oni ricevas la saman muzikon je malsama alteco).

Por homo kiu ĝenerale ludas unuopajn tonojn, akordoj estas relative malfacilaj, oni devas multe pli pripensi kaj kunordigi la gestojn. Tial mi komencis en lernolibro pri tablaturoj el la librejo Libris Musicae (Jean-Louis Charbonnier, Les tablatures, 17€)
Kiam mi eklegis tablaturojn, mi komprenis ke tro longan tempon mi konsideris tion komplika : ludadon malebligas la teknikaj malfacilaĵoj, sed ne la skribsistemo. Mi trejniĝos unue per tenora vjolo, sed prefere mi trovu malmultekostan mandoron (eta liuto simila al mandolino). Hmm ... Kvazaŭ kudrilo en pajlamaso.
Post kelkaj monatoj mi diros, ĉu mi sukcesis ludeti facilajn pecojn.

PS : Tablaturojn oni povas libere elŝuti de Luth-Librairie
.