2006/07/01

Plu unu tagon

Unu tagon plu mi povos trejniĝi pri muziko, antaŭ la festo. Nekredeble, kiel rapide la tempo pasas kiam oni ne pretas !

Mankas malstreĉiĝo kaj tempo por digesti tiom da eventoj en kelkaj horoj.

Mi iom klarigu :
- Normale mi dancas en la folklora grupo "la Berĵerakaj Abeloj", sed ĉar mi postmorgaŭ anstataŭos muzikiston de "la Abeloj", mi devas parkeri 11 muzikpecojn, kaj ne ankoraŭ sukcesis. Restas nur morgaŭ, aaarrrg !

- Nia tradicia muzikbando nomiĝas "Gardona Trifolio". Tio estas la nomo de la muziklernejo kiu akceptis nin en oktobro, konsentis disponigi studsalonon, konsentis ankaŭ ke nia bando ludos sen instruisto. Ni decidis partopreni en ĝi. Nun ni respondecas pri la reputacio de la lernejo !
Ni trejniĝis du horojn hodiaŭ, en konstanta babilado komplete malefika. Freneziga etoso kiam vi provas informi la aliajn pri lastaj ŝanĝoj, kaj ŝajnas ke neniu aŭskultas vin.
Por iom spertiĝi, ni decidis muziki surstrate dum finiĝos la stratbazaro, morgaŭ tagmeze. Tute novaj kondiĉoj por ni ...

Dimanĉe mi dancos por "la Abeloj", kaj muzikos kun la filoj por "la Trifolio". Tio signifas marŝadi kun la Abeloj, muziki kun la Trifolio, refoje danci kun la Abeloj, remuziki por la Trifolio … Feliĉe en la sama kostumo ! Do estos preskaŭ neniu paŭzo intertempe. Kiel mi sukcesis droni en tia kaĉo ?

Plu unu tagon

Unu tagon plu mi povos trejniĝi pri muziko, antaŭ la festo. Nekredeble, kiel rapide la tempo pasas rapide kiam oni ne pretas !

Mankas malstreĉiĝo kaj tempo por digesti tiom da eventoj en kelkaj horoj.

Mi iom klarigu :
- Normale mi dancas en la folklora grupo "la Berĵerakaj Abeloj", sed ĉar mi postmorgaŭ anstataŭos muzikiston de "la Abeloj", mi devas parkeri 11 muzikpecojn, kaj ne ankoraŭ sukcesis. Restas nur morgaŭ, aaarrrg !

- Nia tradicia muzikbando nomiĝas "Gardona Trifolio". Tio estas la nomo de la muziklernejo kiu akceptis nin en oktobro, konsentis disponigi studsalonon, konsentis ankaŭ ke nia bando ludos sen instruisto. Ni decidis partopreni en ĝi. Nun ni respondecas pri la reputacio de la lernejo !
Ni trejniĝis du horojn hodiaŭ, en konstanta babilado komplete malefika. Freneziga etoso kiam vi provas informi la aliajn pri lastaj ŝanĝoj, kaj ŝajnas ke neniu aŭskultas vin.
Por iom spertiĝi, ni decidis muziki surstrate dum finiĝos la stratbazaro, morgaŭ tagmeze. Tute novaj kondiĉoj por ni ...

Dimanĉe mi dancos por "la Abeloj", kaj muzikos kun la filoj por "la Trifolio". Tio signifas marDo estos preskaŭ neniu paŭzo intertempe. Kiel mi sukcesis droni en tia kaĉo ?

2006/06/30

Jarfino por la e-klubo

Lernojaro ĵus finiĝis por mi : nia esperanta klubo en la mezlernejo hodiaŭ partoprenis en la jarfina festo, kaj ni kantis tri kantojn. Lulkanto el Afriko, ludkanto el Jemeno pri la tagoj en la semajno, kaj tradicia kanto el Hispanio, kiun mi trovis sur KD de "Kaj Tiel Plu". Necesas diri ke marokano akompanis nin per darbuko, ni aldonis "muzik-ovojn" kaj lignajn muzikilojn kaj Samiro ludis bek-fluton. Tio helpis plibonigi la rezulton, do eble ne estis granda katastrofo, ni eĉ sufiĉe bone sukcesis.

Verdire, ĉiujare okazas la samo : fine de la jaro mi malesperas ke ni iam sukcesos ion fari konvene. Ĝenerale nur kelkaj regule venas, la aliaj vizitadas la klubejon unudufoje, kaj poste ne revenas. En tiaj kondiĉoj estas preskaŭ neeble vere lerni la lingvon. Ili almenaŭ aŭdis pri ĝi, kaj espereble konservos bonan memoraĵon pri ludoj, kantoj, kaj diversaj aferoj kiujn ni faris kune. Sed foje mi demandas min, al kio utilas tiu kvanto da energio, dum ni scias ke tiuj homoj neniam parolos Esperanton. Tiuj aferoj povus okazi en la franca, ili same venus, eĉ pli ofte.

Mi memoras pri pupteatro, ekzemple, kies montrado neniam okazis. Pri ombroteatro kiu montriĝis nur unufoje dum ĝi postulis plurnoktan laboron (mian). Pri ekspozicio kiu devis rifuĝi en malluma angulo ĉar instruisto prenis niajn prezentilojn por sia propra montrado. Ĝenerale en tiuj momentoj mi sakras silente sed videble, kaj promesas ke mi neniam plu zorgos pri esperanta klubo. Sed mi iom ripozas dum la ferioj kaj revenas energiplene kun denove frenezaj ideoj. Ĉiujare mi iom pli senkuraĝiĝas, kaj pensas : ne vere utilas, iam mi devos halti senbedaŭre.

Tamen hodiaŭ art-instruisto entuziasme montris la filmojn kiujn li preparis kun la lernantoj per knedpastaĵo. Tre allogite de la rezulto, mi sidiĝis por tion spekti. Poste li diris ke li pretas ion fari per Esperanto, kaj mi jam ek-revas pri filmetoj : antaŭ tri jaroj mi volis traduki dokumentarion pri ŝarkoj, ni laboris arde por traduki, surbendigi, korekti, alĝustigi la sonbendon sur la bildoj, sed ni havis nek la materialon, nek la sciojn, nek la energion por tion konvene fini, kaj la projekto estis nuligita post du monatoj da laboro. Dank'al tiu laboro la infanoj atingis en Esperanto bonan nivelon. De tiam, la postaj klubanoj ĝis nun neniam re-atingis tiun nivelon.

Nun mi ne plu starigos tiajn aferojn sole, sciante ke tio finiĝos antaŭ ol sukcesi, kaj ne necesas malkuraĝigi infanojn.

Sed se homoj interesiĝos kaj se ni povos alporti ion pozitivan unu al la aliaj … Povas esti ke mi ne rezignos pri tiu klubo. Kiel ĉiujare … :+)

En hontaj kondiĉoj

Ĝis nun infano de kontraŭleĝaj enmigrintoj povis vizitadi la lernejon kaj la familio estis pli malpli protektata dum la lernejtempo. Ekde morgaŭ tiuj homoj estos forpelataj sen protektado, ĉar la lernejperiodo finiĝas hodiaŭ.

Jam de pluraj semajnoj (tio estas post publikaj paroladoj de nia ĉefministro), asocioj konstatis ke en la malliberejoj por malleĝaj enmigrintoj, policistoj ne nur malĝentile, sed ankaŭ pli kaj pli perforte kondutas. Oni konkukas tutajn familiojn al tiucelaj centroj, la infanoj konstatas kiel oni ligas la gepaptrojn per kontraŭfuĝaj brakringoj. Oni ankaŭ disigas infanojn de siaj gepatroj, foje forpelas la gepatrojn kaj konservas la infanojn en Francio. Oni ironie asertas ke la gepatroj povos poste reveni por repreni ilin. Per kiu mono, per kiu vizo ? Jam okazis ke infanoj intertempe fariĝis laŭleĝe adopteblaj en Francio.

Okazas pli kaj pli ke oni ne kontrolas la diversajn rajtigilojn, tiel ke homoj kun vizo aŭ restadpravigilo jam estis perforte forpelitaj dum ili laŭleĝe rajtas loĝi en Francio.

Ŝajnas ke ribelado kontraŭ tiuj leĝoj ne sufiĉe efikos.
De jaroj mi avertas afrikajn geamikojn aŭ renkontitojn, ke oni ne revu pri Francio, ke la kondiĉoj ne estas tiom bonaj, sed la homoj ne volas kredi.

Mi funebras pri Libereco kaj Egaleco, ni eĉ ne parolu pri Frateco.

2006/06/29

Trankvila riverbordo antaŭ la festo





Subite venos tumulto, miloj da homoj en nur kelkaj horoj. Ankoraŭ du tagoj por parkeri diversajn muzikojn kaj prepari ĉion.

nur 2 tagoj antaŭ Felibreo...







Hodiaŭ cento da homoj disigitaj en pluraj teamoj laboris en la urbo por instali la florgirlandojn. La festo daŭras nur unu tagon, sed ili laboris dum ses monatoj.




Povas esti ke mi ne povos rigardi ĉirkaŭ mi dimanĉe, tial mi profitis hodiaŭ. Homoj promenas ĉivespere por fari same kiel mi, kaj multaj fotas la preparlaboron. Post du tagoj ĉio ja estos finita, nur paperoj kaj rubaĵoj restos surstrate.

2006/06/26

Nur 5 tagoj ...

Restas nur 5 tagoj antaŭ la tradicia festo "felibreo", samtempe tro longa kaj mallonga tempodaŭro :

- nia muzikbando estas ankoraŭ fragila. El la folkloraj grupoj kiuj montros ion, ĝi estas la plej juna grupo (ni ariĝis kaj ekludis nur en oktobro, kaj novaj komencantoj alvenis antaŭ kelkaj tagoj). De du semajnoj mi instruas ĉiutage dum unu horo tirharmonikon al juna amiko, kaj li fulmrapide progresas. Tio donas signifon al la laboro, sed mi malkovras ion ĝojigan : ankaŭ mi dume progresas, tion mi ne atendis.

- mi devas subite lerni la repertuaron de alia muzikisto por lin anstataŭi ĉar li kuŝas en malsanulejo post kor-operacio. Temas pri dekkvino da kantoj kaj marŝo-muzikoj por la granda marŝado de dimanĉo. Morgaŭ mi devos surbendigi ilin, kaj poste senĉese ludi ilin ĝis la semajnfino. Gladadon kaj purigadon ni forgesu ĝis la venonta semajno ...

- krome, oni petis mian filon Samiron kaj mi, ludi bekfluton dum religia disservo dum la festo. Normale mi ne tre koncernatas de religiaj aferoj, sed ĉifoje temas pri komuna disservo, kun katolikoj, protestantoj, judoj, islamanoj kaj ortodoksoj. Tio ja respondas al mia revo, ke dum momento ne plu estos limoj inter ili.

Ĉimatene la giganta floro foriris el sia remizo sur kamiono. La viroj ĉion faris permane, uzante ŝnurojn.
Nun mi tuj haltu, fulmotondro falis tute apud la domon, mi singardeme malŝaltu la komputilon … Feliĉe multe pluvas sur la ĝardenon ...





2006/06/25

Kultura ŝoko



Ĉivespere mi devis danci kun nia folklora grupo por regiona kongreso. Tio alportas iom da mono al la asocio, tiel oni povas kudri novajn kostumojn, pagi asekurecon, eventuale aĉeti muzikinstrumentojn, ktp. Tio estas ankaŭ okazo montri la iamajn regionajn kostumojn, aŭdigi kantojn en la okcitana, kaj montri tradiciajn dancojn.

Bedaŭrinde la kongres-organizantoj tute ne zorgis pri ni, ni atendis starante en niaj kostumoj dum treeee longa momento, fakte unu horon kaj duonon, kelkaj en la grupo nervoziĝis, kaj fine ni devis elteni longajn senutilajn paroladojn de la kongresestroj.

La plej bela ekzemplo pri senĝentileco okazis kiam la protokolanto de la vespero simple decidis haltigi kanton de nia grupo ĉar ĵus eniris la urbestro : per sia mikrofono, li kovris la voĉon de nia prezentantino. Aldone, ni estis kvazaŭ mebloj en ilia kunveno, ĉar la kongresanoj tute ne aŭskultis la kantojn, senĉese paroladis, kaj ne rigardis la dancojn. Verdire temas pri tre burĝa societo kiu mem singratulis hodiaŭ pro homamaj agadoj. Sed ĉar oni ne miksu la viŝtukojn kaj la belajn vestojn, oni ne trovos en tia kongreso la profitantojn de la helpagado. Nu, mi ne miru pri tia sinteno. Povas esti ke ili tre ĝuis la iluzion esti la elito de nia socio.

En la ĉiutaga vivo, ĉiu el ili certe estas tre sindonema kaj tre simpatia ulo. Bedaŭrinde, ili ĝenerale ne konscias pri tiu kolektiva agmaniero, kaj se, kiel mi suspektas, ni ĉiuj same agas en diversaj kuntekstoj, estas longa vojo antaŭ pliboniĝo.