2009/10/26

Dudek jaroj kun Samir


Post morgaŭ, mi estos 48jara. Unuafoje de 20 jaroj, Samir ne ĉeestos. Antaŭ la konstato pri timiga maljuniĝo, li dirus kiel ĉiujare : vi estas bela, panjo. Mildas scii que oni belas en la rigardo de siaj infanoj.


Mi kredis ke datrevenoj estos nur la rememorigo de pasanta tempo. De nun ili ankaŭ rememorigos ke ni pasas, ke kelkaj definitive restas malantaŭ ni. La rivero forportas nin, sed Samir staras sur la bordo, pli kaj pli for malantaŭ ni, kaj niaj etenditaj manoj ne povos rekapti lin. Kaj ni forflosas senrimede.

Jam plurfoje mi devis adiaŭi, kiel multaj el ni. Ĉifoje, temas pri adiaŭo al promesplena homo, naskita el mia ventro, frukto de mia amo kaj miaj zorgoj. Funebri, signifas konscii, fronti la definitiva ŝanĝo pro tiu forŝiro, trovi sian lokon kun sia nova konturo en tiu nova realo. Esti patrino de sia idaro kun mankanta infano. De la komenco de aprilo mi senfine nombras miajn infanojn, ĉiam mankas unu.

Ni ĉiuj iel mortas ĉiufoje kiam ni iun perdas, ĉar ni subite jam signifas nenion plu por li. Poste la veto konsistas el akcepto ke sen fotoj, ni forgesos la vizaĝon, la rigardon, la sintenojn kaj la gestojn. Por ankoraŭ kelka tempo gracioplena ombro ŝvebas en la hejmo, aperas tra la pordo, skuas longajn harojn, klinas la kapon, ridetas kun iom da tenera ironio. Kaj foje adiaŭas per mangesto. De tiu aprila vespero li havas cent vizaĝojn, en la memoroj de tiuj, kiuj alvokas lin. Ĝis restos nur nomo sur eta tomboŝildo el nigra marmoro.

Ni vetu ke foresto ne senposedigos nin, sed male, ke ĝi sisteme nin kompletigos, pro sistema kaj ĉiutaga klopodo. Tiu akceptita, digestita morto fariĝu signo de lia ĉeesto, donaco kiun li sendis. Ni konsideru tiun vivon kiel plene plenumitan malgraŭ abortitaj projektoj kaj trompitaj esperoj. Ne bedaŭri ke ni foriru ĉivespere se devas okazi tiel, por ne distanciĝi de la realo, ne malfrui. Konsenti do fari el tiu konsento, agnosko ke tiu ŝtelita vivo estis en si mem donaco al kiu ni kapablas omaĝi.

Jen la lasta ampruvo kiun ni povas alporti al la nura homo, kiu ĝin ne povas ricevi : diri al li, ke eĉ nur pro la plenumiteco de lia vivo, ĉiu minuto kune pasigita iĝis trezora. Neniu kroma minuto povus aldoni perfektecon. Indas adiaŭi, kaj foriri senrevene por levi tiun doloron el la brusto. Necesas ami ankaŭ vivantojn, por nenion bedaŭri se iam ili antaŭiras nin en la morton. Fakte, por kapabli plene ami vivantojn, necesas unue akcepti niajn etecon kaj mortontecon, alidirite gardi nin for de mensogo.

.