2006/07/22

Alia mondo (II)

Filipo estis la plej juna frato de Maŭricjo. Ankaŭ li vivis en granda mizero. Sed li evoluis tre malsimile. Unue, kiel multaj, li vizitis ĉiesulinon en la vilaĝo. La kompatindulino ne scipovis regi la propran vivon, kaj ekhavis plurajn infanojn, kiujn forprenis de ŝi sociaj instancoj. En periodo kiam Filipo vizitis ŝin, ŝi gravediĝis. Tiam li decidis ke li elportos la konsekvencon de sia kulpo, kunloĝante en la peko kun ŝi, tial li neniam edzinigis ŝin. Ni kutime nomas ŝin Sinjorino L. Same por la infano : li neniam rekonis lin kiel sian filon, ĉar li ne certas. Dua filo naskiĝis. Por ambaŭ nur blindulo povas dubi pri la patreco, sed li neniam volis doni al ili sian nomon : « Unue meritu ĝin ». Granda mizero regis en la hejmo. Neniam estis necesejo ekzemple, ĉiuj iris malantaŭ la domon por feki. Dumvintre ne estis eĉ tiucela kabano kiel iam en niaj kamparoj, dum tion oni facile starigas en unu tago. Iel Filipo decidis kvazaŭ martiriĝi, ĉar oni pagu siajn pekojn. Tiel li vivigis la tutan familion en mizero. Cetere ne eblis diskuti kun li pri tio, ĉar la konversacio rapide fariĝis prediko pri devoj kaj pekopagoj.

La unua filo eklaboris en malsanulejo, renkontis virinon, instalis sin kun ŝi, kaj fariĝis patro por ŝiaj infanoj. La dua filo D ĝis nun ne sukcesis plene kreski, restis adoleskanto. Li renkontis pliaĝan virinon kiu ne scipovas varti la proprajn infanojn, kaj ekhavis bebon kun ŝi. Ili ĝis nun loĝis en ruldomo, ĉeestis festojn kaj aĉetis drogojn dum la avino zorgas pri la bebo. Lastatempe li deziris ion alian el la vivo, kaj disiĝis. Li estas afabla juna viro kun malgaja, milda rigardo.

En la farmobieno, la bestoj estis perfekte bone prizorgataj. Filipo scipovis flegi ilin post ostrompo, dum aliaj najbaroj certe mortigus la beston. Se estis tro da bovinoj sur la herbejoj, oni akurate tondis herbon aliloke por ke manku nenio. Se ŝafino forlasis idon, li tuj eknutris per suĉbotelo, kaj traktis ĝin kiel hejman hundon.
La kunulino senproteste laboris dum tridek jaroj kun li, farante la plej malmalfacilon, ĉar li estis fizike tro maldika kaj malforta.

En la kameno estis fajro ĉiutage, la frostujo estis plena de kokidaĵoj, anasaĵoj kaj tiel plu. Ne estis mono, krom biletoj en biletujo, sed nur Filipo rajtis tuŝi. Jam de pluraj jaroj impoŝtinstancoj sciis plu nenion pri li.

En ĉi printempo, Filipo malsaniĝis. Li konsentis iri al malsanulejo, sed kunportis la monujon kaj ĉiujn paperojn. Post kvindek jaroj da fumado, la pulmoj tuj infektiĝis. En la malsanulejo oni enkomatigis lin por malhelpi lin suferegi. Dum tri semajnoj li agoniis, kaj fine mortis.
Dum la funebro, lia familio parolis pri solidareco, petis la ĉeestantojn fari am-ĉenon per la manoj, kaj poste lasis Sinjorinon L sola.

Unu semajnon poste, kiam mi vizitis ŝin, plurmonata ŝafido kuris sur la korto kun la hundoj. Trifoje ĉiutage ĝi ricevis du litrojn da bovina lakto, kaj loĝis en la domo. Dum ŝi preparis la suĉbotelon, ŝi demandis sin, kiu aĉetos la bovojn, ke ŝi almenaŭ akiru iom da mono, ĉar estas nenio por pagi la elektrofakturon.

Poste ŝi vendis la brutaron, sed rikoltis nenion, ĉar la farmbieno apartenas al lia frataro. Ĉar ŝi ne estis lia edzino, ŝi rajtas nenion preni. Ankaŭ la infanoj, ĉar ili oficiale ne estas liaj filoj. Post kelkaj tagoj, ŝi devos forlasi sian domon kaj iri kien ajn ŝi povos.

Estis decidite ke ni aĉetos de ŝi kokidaĵojn kiujn ŝi deziras vendi por vivteni sin. Antaŭ du tagoj ni vizitis ŝin kaj kunportis la manĝaĵojn. Nek Tjeri nek la infanoj iam vizitis tiun domon.

Sabla vojeto kun profundaj radtruoj. Bela kurado de junaj hundoj sur la korto. Antaŭ la domo, miksaĵo de rustiĝintaj veturiloj kun likeno sur la vitroj, pneŭmatikoj, feraĵoj, rubaĵoj, malplenaj boteloj. Estas la oka vespere. Kokinoj kun siaj idoj eniras siajn kaĝojn, anasidoj profitas lastan momenton por bani sin.

La filo kun bebo sur siaj genuoj, la ekskunulino, kaj Sinjorino L, sidas antaŭ tablo, kaj trinkas ruĝan vinon. La ekskunulino, kiu ne volas konscii ke ŝi jam eksiĝis, vizitis D kun la bebo, esperante ke ŝi povos pasigi la nokton tie kaj regajni lin. Oni primetas la tablon ekstere, tio estas ke oni kovras la feran tablon de la korto per malsanuleja littuko. Por disponigi la seĝojn ĉirkaŭ la tablon, necesas kovri la truojn de la korto per lignaj tabuloj. La glasojn kaj vitrajn telerojn oni ne trarigardu.

La hundoj ludas sub la tablo kaj kovras niajn piedojn per polvo. Se ili tro puŝos la tablon, la glasoj malpleniĝos sur niajn genuojn. Paro da anseroj alproksimiĝas por rigardi nin, kun klinita kapo.

Ne eblas vere manĝi. Geamikoj vizitas la hejmon. Paro sur motorciklo. D. pardonpetas kaj iras por diskuti momenton. Post la foriro de tiu unua paro, alvenas veturilo, kun detruita antaŭaĵo : la veturanto renkontis kapreolon survoje. Nu, jen ĝuste la kapreolo, kiun oni eltiras el la veturilo sur kovrilo. Ĉiuj eltabliĝas por rigardi. La kapreolo verŝajne tuj mortis, sangas la buŝo sur la kovrilon. Bela besto, kun jam dubranĉaj kornoj. Klara alproksimiĝas : “beeee, sango ! kompatindulo !” Ŝi ekprenas anserplumon, kaj desegnas sur tabuleton per la sango.

Nu, al la tablo, se ne, katoj ĉion manĝos. Alia veturilo alvenas, dum noktiĝas. Homo venas por malmunti feraĵon el inter la motoraĵoj de la korto. Homoj kun infanoj. Klara stariĝas denove, kaj ekludas. Ili kune kuras sur la korto inter la veturiloj kaj la feraĵoj. Tiu korto por ili estas paradizo. Dume la bebo paŝas, revenas, plorante vokas la patrinon, ĉar hundo faligis ŝin. Oni batas la hundon kaj ligas ĝin per ĉeno. Kelkaj revenas por manĝi fromaĝon. Parfumo de nekutima cigaredo ŝvebas en la aero. Nu jen, mi diras, bonvolu ne proponi al miaj filoj ­ - Aĥ vidu, respondas la viro, tio malpli nocas ol drinkado, ĉu ne ? » Nu, unu ne malpermesas la alian, kaj mi certas ke li uzas ambaŭ. Noktiĝis kaj la knaboj malaperis. Klara ankaŭ, sed ŝi de tempo reaperas, kurante kun la infanoj, kun anserplumoj en ambaŭ manoj.

Kio pri la kapreolo ? Nu, ĉinokte oni havos tempon por senhaŭtigi ĝin kaj almeti en la frostujon, sed tranĉado postulos plurajn horojn, ĉar la kadavro nun rigidiĝis. De tempo al tempo la hundoj venas por flari la kovrilon.

Tiuj, kiuj restis ĉetable, sukcesas manĝi fromaĝpecon kaj laktukon kun vinglaso.

La viro kun parfuma cigaredo montras al ni sian bandaĝitan fingron. Antaŭ kelkaj tagoj li vundiĝis, deprenante motoron el unu el la rustiĝintaj veturiloj. La motoro falis sur la manon kaj detranĉis la fingron preskaŭ entute. Oni decidis operacii por konservi la fingropecon, sed post kelkaj tagoj estiĝis infekto, kaj oni devis forigi la fingron. Mi demandas kiu deziras pli da ĉeriztorto. Li detale klarigas pri la infekto, pri kiel li devas de tempo al tempo levi la brakon por malhelpi pliigon de la sangopremo en la vundo. Li konstante sentas la mankantan fingron.

La bebo senĉese moviĝas sur la brakoj de la patro kaj frapas per la piedoj. Subite D premas sian interkruraĵon. Virino ekkrias : la bebo frapis la kojonojn ! kaj ĉiuj ridegas.

La vundita viro diras, ke li estos kontenta se ni vizitos lin. Temas pri tio, ke li havas fruktarbojn kaj volas vendi kaŝtanojn, tio helpos. Por li ni estas burĝoj de kiuj oni povas tiri monon. Laŭ liaj kriterioj, li certe pravas. Li ankaŭ havas poŝtelefonon por vendi, se ni volas. Sed poŝtelefonon ni ne volas, ĝis nun ni eĉ volonte rifuzas havi. Li certe demandas al si, kiel ni povas vivi sen poŝtelefonoj.

Inter tiuj homoj knabino elstaras : beleta, simple vestita, zorge kombita, ŝajne klera, ŝi zorgas pri la infanoj kaj agrable ridetas al ĉiuj. Dum la gepatroj drinkas, ŝi estas kiel freŝa aero tie, kvazaŭ malpureco, perforto kaj krudeco glitas sur ŝi sen ŝin makuli.

Poste en la veturilo, Samir demandis al si kio faras diferencon inter niaj vivoj, se ne mono. Ĉu nur edukado, ĉu nur malpermesoj, ĉu simple amo de gepatroj, ĉu sufiĉa respekto dum infanaĝo ? Ne eblas respondi, simplaj respondoj tie ne sufiĉas.

Alia mondo (I)

De du tagoj mi hezitas, ĉu mi parolu pri nia vizito al homoj kiujn ni vizitis ĵaŭde vespere.
Stariĝas la demando, ĉu priskribo estas juĝo. Kompreneble jes, kaj ju pli mi pripensas tion, des pli mi certas ke ne eblas eviti pritaksadon : eĉ nura priskribo de la diferencoj inter niaj vivstiloj starigas muron, nuligante la homajn komunaĵojn. Ni forigu tiun muron se eblas, sed povas esti ke en tio oni nepre malsukcesu. Alidirite, povas esti ke nura priskribo egalas forpuŝadon.

Malnova, riĉa, nobela familio L. el Eŭskio. El inter la frataro, du konstante vivigis sian familion en plej granda mizero. Mia patro bone konis ilin, ĉar ili laboris sur la samaj kampoj, kaj li kutimis viziti ilin. Kiam mi estis juna, mia patrino ofte ribelis : kial li kunportis nin tien, al tia etoso ? Li respondis : tia estas la vivo, realaĵojn infanoj ne ignoru, kaj tiujn homojn oni ne forlasu.

Tial mi precize memoras malvastan, malluman ĉambron, kun tablo kaj seĝoj, kurteno kiu kaŝas la gepatran liton, kaj pluraj litoj por la infanoj. Fumo malebligis bone vidi, ĉar en la kameno brulis verdaj lignaĵoj. La malseka ligno eligis blankan fumon, kaj humilaj infanoj rigardis nin per ŝvelaj okuloj. Ni ne ludis kune. Ŝajnas ke ili ne scipovis ludi. Sed mi memoras ke ili sciis preĝi.

En malvarma sezono, duonnudaj knabinetoj stare alkroĉiĝis ĉe infanbarileto, ĉar oni devis lasi lokon por la bebo en la lito. La kahelaro estis nevidebla, ĉar tavolo el surtretita tero kovris la plankon. Vespere la infanoj ne rajtis trinki, ĉar en la lito la piso eble frostos. Iam bebo mortis, kaj la kuracisto petis enketon per nekropsio, ĉar li kvazaŭ certis ke ĝi mortis pro «ne naturaj » kaŭzoj. Se oni rajtas konsideri ke morti pro nezorgo estas natura kaŭzo. Tre povas esti ke plej aĝa infaneto ĵetis kusenon sur la bebon, kiu stufiĝis, tiel mi opinias pro detalo kiun mi aŭdis jarojn poste. Sed kiel respondecigi knabineton neniel prizorgatan ? Oni konkludis poste pri naturaj kaŭzoj.

Ambaŭ gepatroj laboris sur la kampoj la tutan tagon. En la domo ne estis fenestro, kaj la pordo dume estis ŝlosita. Iam mia patro alvenis, kaj frapinte la pordon, aŭdis infanajn voĉojn. Li atendis la gepatrojn, diris : « nun Maŭricjo, ni malfermu fenestron en tiu domo ». Ne atendinte la respondon, li prenis hakilon kaj martelegon kaj faris truon en la muro. Fenestro estis tuj instalita. Reveninte hejmen, li diris al mia patrino : « nun komprenu kial mi restas lia amiko. Devas esti iu por diri kion fari ».

Pli poste, la avo de la familio L monhelpis, tial stariĝis nova, unuetaĝa domo, neniam finita. La nova hejtmaŝino estis tre efika, regis nekredebla varmo en la domo dum la vintro. Oni povus pensi ke komforto ŝanĝos entute ilian vivon. Sed ŝanĝiĝis nur la muroj, la temperaturo, kaj la spaco. En la kuirejo sennombraj muŝoj altabliĝis senĉese. La vidviĝinta avo sidis ĉe la tablofino, kaj forpelis ilin per kaskedofrapoj. Li konstante ripetis : eblas nenion fari kun tiuj frenezaj kaprinoj. Li tiel celis la virinon kaj la nepinojn, ĉar kompreneble pri ĉio kulpas la virinoj. Sur la planko amaso da polvo, staketoj da rubaĵoj. Kiam la gepatroj estis for kaj estis tro da rubaĵoj, la infanoj surbalais vojon en la koridoro por allasi nin.

Naskiĝis knabineto ĉiun duan jaron. Kvazaŭ malbeno en la hejmo. La knabinetoj flustris inter si, ne aŭdacis laŭte paroli antaŭ plenkreskuloj. Evidentiĝis ke unu estas mense debila. Ŝi ridetis al ni kun fora rigardo. La aliaj singardeme silentis antaŭ ni kiam ĉeestis la gepatroj. Unufoje ni gastigis unu el la knabinetoj dum la patrino naskas plian filinon. Mia patrino vartis ŝin kiel trezoron, kaj ŝi fariĝis kvazaŭ nia fratineto. Ni enamiĝis al ŝia rideto, ŝiaj kaskadaj ridoj, ŝiaj unuaj spritaj vortoj. Ŝi restis kun ni dum ses monatoj. Mi ne scias ĉu ŝi vere mankis al ili. Sed al ni ŝi terure mankis kiam ŝi foriris. Ĉar fine, mia patro deklaris : « ni pli kaj pli dorlotas ŝin, kaj kiam ŝi revenos al sia familio ŝi iĝos terure malfeliĉa pro la kontrasto. Ni malbonfaras. Nun ne plu povas daŭri tio. Ni alportu ŝin al la gepatroj. Nun. » Ni infanoj ne bone komprenis. Eble ni kredis ke ni simple vizitos ilin, kaj ni revenos kun ŝi hejmen. Estis stranga etoso. Tiam ili ankoraŭ loĝis en la malnova ruinaĵo. Mi ne plu memoras la viziton, nek kion diris la plenkreskuloj inter si. La tutan vivon mi memoros, kiam ni enaŭtiĝis antaŭ la dometo. Ŝi ekkriegis, kuris malantaŭ la veturilo, sed mia ploranta patro plu veturis. Mi neniam plu renkontis ŝin tia, poste ŝi estis alia. Plu restas la bildo de knabineto kuranta sur la vojo.

Finfine naskiĝis knabo, kaj li restis la lasta infano. Tiam kvin knabinoj certiĝis ke ili estas nuraj malnetoj, provoj antaŭ perfekta estaĵo, sola heredonto de la patro. Oni eble sentas sin ekster la vera mondo.

La tuta familio spektis televidon ĉiunokte ĝis la elsendofino. Tagmeze en la lernejo, la knabinetoj manĝegis, kaj endormiĝis poste. Saĝaj, maljunaj geinstruistoj lasis ilin manĝi kaj dormi ĝissate.

Ni foje demandis, kial oficialaj instancoj ne deprenas la infanojn de tiu paro. Maŭricjo estis belparolanto, malpermesis la eniron al la socia laboristino kiu vizitis ilin foje, sukcesis ŝin trompi, kaj la malpureco estis eltenebla kompare kun la nevidebla cetero. La edzino ŝajnigis amon.

Ni demandis : kial ni ne denuncas. Mia patro respondis : estus pli facile depreni ilin, sed tio solvus nenion. Se oni plie forprenus de ili la gepatrojn, kio restus al ili ? Poste mi eksciis ke iu el ilia familio denuncis, sed fakte tio okazigis nenion.

Restis tia la situacio. La knabinoj kreskis, fariĝis adoleskantoj. Poste ni eksciis ke la patrino kun la infanoj forlasis la hejmon. Fulmotondro. La patro de unu-du jaroj perfortis la tri plej aĝajn filinojn, abortigis mem unu el ili dufoje per kloro. La patrino sciis delonge. Sed ŝi denuncis nur kiam, enamiĝinte al alia viro, ŝi trovis en li subtenon por eskapi el la timo. Ĉu ŝi mem iam plenkreskis por helpi siajn proprajn idojn, mi dubas. La patro pasigis kelkajn jarojn en malliberejo. Ĉar ŝi maldignigis la familion per publikigo de tiu abomeno, ŝi mem estis nevizintinda homo, kaj lia familio lasis ŝin elturniĝi. Mia patrino daŭre vartis la infanojn de tempo al tempo, kaj konservis fortajn ligojn kun la plejaĝa knabino. Tiu ekhavis du filinojn, kiujn ŝi konfidis al alia familio, ĉar ŝi ne kapablas regi sian propran koleron kaj foje ŝi ekhavas epilepsikrizojn. Ili havas mensajn problemojn kaj bezonas specialan edukadon. La mense debila fratino nun loĝas en akceptfamilio kiu ame zorgas pri ŝi. La aliaj plenkreskis kaj nun provas konstrui propran vivon, ŝajnas ke ili sufiĉe bone sukcesas, se konsideri ilian infanan sorton. Mi preskaŭ neniam renkontis ilin denove, krom de tempo al tempo, sed ni fremdiĝis unu al la aliaj.

2006/07/17

Petro mortis

Nia amiko Petro mortis hieraŭ, laŭ drama maniero.
Dum li laboris sur monteta flanko, la traktoro ekveturis malsupren kaj ruliĝis plurfoje sur si mem, ĝis ĝi fine surtretis lin kaj mortigis.
Mi ne dubas ke multnombraj homoj ĉeestos la enterigon : li neniam rifuzis helpi kiun ajn bezonis servon. Imagu ke li emeritiĝis jam de pluraj jaroj, sed daŭre laboris por tiu aŭ alia, ekzemple helpante malsanan najbaron kies familio ne povas elturniĝi sole.
Kun li la laboro konstante organiziĝis laŭ solidaraj principoj : ne necesas posedi, oni simple prunteprenas, pruntedonas, interŝanĝas materialon, maŝinojn, laborhorojn, servojn, ridetojn, ktp. Kiam stariĝis la Loka Interŝanĝa Sistemo en nia urbeto, li tuj decidis partopreni, kaj dum jaroj kvazaŭ donacis sian tempon, sian fojnon, sian grenon, ktp. Tio estis por li tute natura sinteno, kaj vera leciono por ĉiuj.
En nia ĝardeno io restas de li : ĉerizarbo kiun li greftis antaŭ kelkaj jaroj, dum televidĵurnalistoj filmis la scenon por elsendo pri servo-interŝanĝoj. Verdire kun niaj senmonaj interŝanĝoj ni aspektis kiel frenezuloj, revuloj, utopiistoj, kaj la ĵurnalistoj tion volis montri. Li komplete fajfis pri la afero, nur zorgis pri la arbo, kaj vetis pri la rezulto : "nur jarojn poste ni scios ĉu tio bone funkciis", li diris. Nu, la arbo ne ĝis nun donis ĉerizojn, li tion ne vidos. Eble venontjare.
Ĝuste tian filozofion li plej simple disdonis : ne necesas scii kien falos la semojn, nek kiu rikoltos : ni semu.

Tamen kelkaj kune amas pacon

En Libano civiluloj sub raketbomboj amase fuĝas norden. Dum nia Sarkozy naŭzige laŭdas la israelan politikon, araboj kaj judoj kuraĝe kaj kune demonstris hodiaŭ sian pacismon. Ne tio ŝanĝos la eventojn. Sed la simpla fakto ke homoj rifuzas detruon kaj malamon, ĵetas iom da helo sur senesperan pacbatalon, kaj mi volas kredi ke ne nur ili reagos.

2006/07/16

Muziko en rozĝardeno

En vilaĝo apud Duras, oni povas viziti rozĝardenon de Boissonna. La posedanto de la tereno tie desegnis ĉion, kaj plantis 450 rozujojn kun aliaj tre diversaj plantoj. Temas pri konstanta prizorgado, ni miris.

Renveninte de Kvinpetalo ni devis hodiaŭ ludi tie kun nia baroka muzikbando. Kiel antaŭvidite la filo Samir ne trejniĝis, sed tio ne ĝenas lin, dum mi malkvietiĝis pro laceco, manko da tempo kaj propra malbona nivelo. Ludi senpage ne malhelpas ke oni provu doni iom da kvalito. Matene mi provis la muzikon reenkapigi kaj reenmanigi. Mi decidis nur unu menueton ne ludi, ĉar honeste dirite, mi simple ne kapablas sufiĉe bone. La ceteron ni ludis bone diris Tjeri, sed mi aŭdis kelkajn mistonojn. Se ĝi tion ne aŭdas, gravas almenaŭ ke la publiko ne vidu niajn grimacojn :+)
Tjeri fotis. Sur tiu bildo estas Noëlle, Ann, Marie-Thé kaj la kontrabaso de Régis (Reĵis), ĉar mi vere aspektis ankoraŭ pli malbele hodiaŭ ol kutime.

Survoje

Rehejmenirante mi penis ne endormiĝi ĉe la stirilo. La veturadon mi provis transformi al libertempo, multe kantis, rigardis la pejzaĝon, aŭskultis muzikon. Mi rezistis devojiĝi por promeni, estis sufiĉe laciga semajno kaj nu, tuj al la hejmo. Tamen survoje estas la ne nepre unika sed bela preĝejo de "Voeuil-et-Giget" (Vej-kaj-Ĵiĵe').
Dum oni alvenas, la vojo superas la vilaĝon, kaj en la vespero, tiu fumo malantaŭ la arboj ravis min.









Ĉe la vojrando etendiĝis longaj kampoj de sunfloroj. Mi profitis aŭtohaltejon por foti ilin. En alia aŭto kelkajn metrojn apude, homoj ripozis. Ili certe pensis ke mi frenezas, dum mi fotis fotojn en la vespera nesufiĉa lumo, per la fulmilo.
Jen la rezulto.







Pliaj fotoj pri Kvinpetalo









Menciinde estas ke en Kvinpetalo oni manĝas tute bone, dank'al la laboro de volontuloj (Sur la foto jen Ani). Apartaĵo estas, ke en ĉiu kvintaga kurso, nova teamo zorgas pri la kuirado. Do ĉiufoje vi havas novajn menuojn, kaj alian kuirmanieron.








Instruisto pri la rusa, Michel (maldekstre ĉe la tablo) dum jaroj laboris kiel kunordiganto de la nova PIV. Li instruas pri leksikologio, gramatiko kaj tradukoj.


Janine Dumoulin estas instruistino pri literaturo, kaj ŝi preparis nin por la literatura ekzameno pri franca literaturo. Ŝi havas tre efikan manieron logike kaj koncize prezenti poetikon kaj stilfigurojn, tiel se vi jam delonge ne plu rilatas kun poezio, en kelkaj tagoj vi povas retrovi klarajn nociojn.


Ni estis nur malgranda grupo, sed ĝuste la laboro estis multe pli efika, kun malstreĉa etoso, sed diligenta studado.


Gastono, Rajmondo pasigis kelkajn horojn en la biblioteko de Kvinpetalo, kiel kunekzamenatoj.
Dume la aliaj daŭre ricevis la kursojn de Janine kaj Michel.



Yannick (Janik) montris ke li ŝategas la reton. Verdire senlima aliro al la interreto ne helpas enlitiĝi frue, kaj mi ofte forgesis rigardi la horloĝon ...





La kata nombro ŝanĝiĝas de tempo al tempo : jen okazis ke perdita kato renkontis Suzanne, aŭ alia estis rekte prezentita por eviti tujn forlason. Tial Kvinpetalo estas paradizo ankaŭ por katoj. Mi ne sukcesis foti Tricolette (Trikolet') .



Vi rajtas imagi ke kataferoj estas tute flankaj detaloj, sed homoj kiuj spertas kursojn tie scias, kiel gravas kato kiu intervenas dum la kurso. Fakte de ĉiam gravas katoj en Kvinpetalo, sed ili ĝenerale preferas viziti la hejmon de Suzanne, kiu loĝas ĉe la kvinpetala korto. Suzanne estas unu el la homoj kiuj kuraĝe decidis starigi la centron antaŭ dudek unu jaroj. Post dudek jaroj da senlima laboro por Kvinpetalo, ŝi daŭre zorgas pri organizado de la centra vivo, kaj ŝi instruas ĉu surloke, ĉu per korespondaj kursoj. Grava afero, prizorgado de la ĝardeno estas ŝia plej ŝatata hobio, tial la korto konstante plenas de floroj en la bela sezono. Vi povas vidi ŝian foton sur la retejo de Kvinpetalo.


Kaj fine poeziaĵo

Le Dizain de neige



Anne, par jeu, me jeta de la neige,
Que je cuidais froide certainement;
Mais c'était feu ; l'expérience en ai-je,
Car embrasé je fus soudainement.
Puisque le feu loge secrètement
Dedans la neige, où trouverai-je place
Pour n'ardre point ? Anne, ta seule grâce
Eteindre peut le feu que je sens bien
Non point par eau, par neige ni par glace,
Mais par sentir un feu pareil au mien.
Clément Marot


(Neĝa Dekversaĵo
Ana, por ludi, ĵetis al mi neĝon, kiun mi kredis malvarma, tutcerte; Sed ĝi estis fajro; tion mi spertis, ĉar fajrigita mi estis subite. Ĉar la fajro sekrete loĝas en la neĝo, kie mi trovos lokon por ne bruli ? Ana, via nura gracio povas estingi la fajron kiun mi akre sentas, ne pro akvo, pro neĝo nek glacio, sed pro sento de fajro sama kiel mia )




Jen la poemo kiun ni devis komenti ĉimatene. Mi ĉategis tion fari, estis amuze. Tio ne signifas ke mi sukcesis, prefere atendi la rezultojn ... :+)




En Kvinpetalo :