2006/11/16

Nova blogo por la baza lernejo

Estos malfacile ne miksi inter la tri blogoj pri kiuj mi zorgas : dum mi volis modifi la aspekton de la nova blogo "La nigra kato", mi fakte forviŝis ĉion, kion mi preparis por "Faldfolio". La plej malfacila afero estas, forigi ĉiujn anglajn vortojn de la menuo : kelkajn oni povas, sed aliajn (ekzemple en la "profilo") oni tute ne povas. Almenaŭ provizore.
Poste mi decidis fari ion tute apartan por la infanoj, kiuj elektis diversajn kolorojn. Do mi pasigis du horojn por ŝanĝi la koloron de la diversaj skribaĵoj, la titoloj, la ligiloj, la disigaj linioj, ktp. Sed kiam estis tempo por afiŝi definitivan paĝon, ĉio malaperis, ĉar la publika aspekto verŝajne havas damnan kopirajton. Por tiom bazaj paĝoj, vere estas komplete stulte.
Estas klare, ke mi ne plu donos elekton al la infanoj, ĉar fakte ne eblas. Feliĉe en "eosfero" de la mezlernejo, ili ne havas tiajn postulojn ...

Son-slipoj

Jam delonge neniu artikolo en tiu blogo : tro da farendaĵoj. Necesus skribi du-trifoje ĉiutage, sed mi apenaŭ sukcesas fari la ceteron, el kio certe tro da prioriatoj.

Hodiaŭ mi provis aldoni son-slipon en la blogo de la esperanto-klubo "eosfero". Sed tio ial ne funkciis. Ne estas rekta ebleco aldoni son-dokumenton. Tiel mi volis provizi la lernantojn per parol-vida helpilo. La nura rimedo ĝis nun estas sendi la slipon en mesaĝo, sed mi ne tre ŝatas tiun sistemon. Pli bone stoki ilin sur la reto, tiel ke ili povu rigardi la bildon, kaj aŭskulti la voĉon. Mi provis per senpaga paĝaro kiu gastigas dokumentojn, fotojn, sonaĵojn, ktp. Sed oni ne antaŭvidis ke homoj povu facile elŝuti, aŭskulti ktp, klakinte sur simpla ligilo. Certe ekzistas aliaj solvoj.
Se nin povas helpi iu, ni estos tre kontentaj !