2006/09/23

Eĉ sen magio !

Mi ne ŝatas legi en la lito, ĉar ne estas komforte. Por aliaj estas tute male : la edzo nepre siestas kun libro, kaj ne komprenas kial mi opinias tion malkomforta. Sed post momento ĝenerale, mi sentas formikojn en la piedoj se mi sidas, aŭ en la brako se mi kuŝas flanke. Se mi kuŝas ventre ne estas komforte ĉe la dorso, kaj se mi kuŝas dorse ne estas komforte por la brakoj, ĉar necesas levi ilin, ne multe sed longe.

Hodiaŭ mi legis la tutan matenon kaj decidis ne rompi la magion, do restis en la lito ĝis tagmezo. Ne okazas ofte ke mi restas la tutan matenon en la lito, kaj oni tion ĝuu, se oni sukcesas preterpasi la kulposenton (verdire estas multe por fari en la domo aŭ en la komputilo, sed foje nu, al la diablo ni sendu la farendaĵojn).

--- Mi konfesas ke temis pri Harry Potter (la sesan volumon), kies esperantan tradukon mi atendas de jaroj. Se ĝi iam aperos mi tuj mendos, por vidi ĉu la esperanta traduko estas pli bona ol la franca.
Parenteze, "La Mastron de la Ringoj" mi legis en la franca antaŭ 25 jaroj (la filmo tiam estis eĉ ne revo, estis nur unua parto el desegnofilmo kiun mi ege ŝatis, kvazaŭ infano, kiel kutime). Se mi bone memoras, mi legis la tri volumojn post "la Hobito", kiel eble plej malrapide por ĝui la rakonton kiel eble plej longe, dum semajnoj. Tiam ne estis T-ĉemizoj, derivitaj objektoj, videoludoj, ktp. La romano en si mem estis bonega. Antaŭ tri-kvar jaroj kiam aperis "La Hobito" en Esperanto, mi tuj legis, kaj malkovris ke mi multe pli ĝuas la esperantan version ol la franca : la bildoj aperas antaŭ la okuloj, la sonoj en la oreloj, la odoroj en la nazo, kaj la sentoj en la menso. Ĉu ĉar oni en nedenaska lingvo devas pli atente kaj malrapide legi ?
Tial povas esti ke la esperanta versio de Harry Potter estos pli plaĉa ol la franca, sed ne plu estos William Auld por provizi nin per genia traduko. Kaj mi forte dubas ke iu scipovos superi lin, sed tio estas alia afero. Onidire "La Mastro de la Ringoj" reeldoniĝos venontjare, kaj estu certaj ke mi ĝin tuj mendos. ---

Ne temis pri tio, sed pri la fakto ke kiam libro plaĉas al mi, ĉio el la ĉiutaga vivo komplete malaperas, kaj mi decidis ke ĉimatene tiel estos.
Kiam estis tempo por ellitiĝi, okazis tio stranga, dum malpli da tempo ol kio necesas por rakonti : mi etendis la manon por repreni la brakhorloĝon kiun mi kutime demetas por dormi (ĉu necesas konservi ĉe la brako ion, kio rememorigas al vi ke la nokto pasos kiel la cetero, dum vi ŝatus ĝuste eliri el la ĉiutaga vivo ?).

Mi sidis ĉe la litrando, kaj enirigis manon en la brakringon de la horloĝo. Dum malpli ol sekundo, mi subite havis la impreson ke la brakringo estas nur duona, ĉar ne plu ekzistas senso ĉe tuta parto de la manartiko. Poste akre doloris kiam la senso revenis. Sed intertempe, kvankam la rigardo sekvis la aferon kaj mi sciis, ke la brakringo estas kompleta cirklo, la haŭto mem sensis plu nenion. Mi eĉ denove rigardis, por certiĝi ke la brakhorloĝo estas kompleta. Stranga impreso, kvazaŭ la mano ne plu ekzistas.

2006/09/21

Firmaj decidoj pri la e-kluboj

Antaŭ ses jaroj mi ekinstruis Esperanton en mezlernejo kaj en baza lernejo. Ne mirinde, ke neniu legis la afiŝojn, sed Samir (mia plej aĝa filo, dekdujara), tre memfide enkondukis la temon ĉe siaj amikoj. Dum kvar jaroj inter 4 ĝis 8 knaboj venis dufoje ĉiusemajne en ĉiu lernejo, dum la tagmeza paŭzo. Ili lernis paroleti, legi laŭtvoĉe kun iom hezitanta tono, teatrumi en Esperanto en ombroteatro, deklami japanajn hajkojn kaj kanti rokmuzikon. Nura bedaŭro, ili tute ne sentas sin koncernataj de korespondado, sub kiu ajn formo : kiam ni provis babili per Skajpo, la sperto ĉesis post kelkaj minutoj, estis tute ne eble.

Post ilia lasta jaro en la mezlernejo, ili restis amikoj kaj inter si kaj kun mi, kaj tio estas vera beno. Ŝajnas al mi ke Esperanto faris ilin pli toleremaj kaj scivolemaj al alies kulturoj (tion mi jam tro ofte ripetis).

Sed necesis denove trovi klubanojn por nova sesio. Ĉifoje Samir foriris al liceo, kaj Jaso ne vere havis geamikojn.

Tiam dekdujara amikineto venis kun siaj amikinoj, kaj dum du jaroj denove mi provis instrui Esperanton. Sed ili ne regule vizitadas la klasĉambron, ĉar mi simple volontulas, ne estas profesia instruisto, kaj havas neniun rimedon por devigi al reguleco en la klubo. Resume ili tute ne sentas sin devigataj dece partopreni. Ĝenerale post kelkaj semajnoj, malnovuloj foriras, novuloj aliĝas, kaj oni devas ĉion rekomenci. Ne vere ĉion, sed en malpli bonaj kondiĉoj. Mi aĉetis salon-ludilojn por instrui diversajn vortojn kaj frazstrukturojn, kaj poste mi eĉ kudris kelkajn ŝtoftabulojn por ludi ĉinajn ŝakojn. Ili pasiiĝis dum kelkaj seancoj, poste estis finite. Poste ili eĉ petis ke ni ludu france.

Same por grupa korespondado : ni ricevis ĉarman leteron de ĉeĥaj geknaboj, kiuj penis bele desegni, ornami la skribaĵojn ktp. Tio ne vekis tiom da klopodoj en niaj lernantinoj, kaj la nefinitaj leteroj restis surloke.
Por la lerneja festo ni preparis kantojn afrikan, araban, kaj hispanan, kun frapinstrumentoj kaj flutoj. La rezulto estis sufiĉe bona, sed mi estis elĉerpita, pro tro plena programo kaj tro ofta seniluziiĝoj.

Ĉijare denove necesas komenci lernojaron. Sed ŝanĝiĝis kelkaj aferetoj :
  • nur unufoje sed iom pli longe ĉiusemajne mi vizitos la mezlernejon, same por la baza lernejo. En la liberigita tempo, mi iros naĝi, siesti, legi, promeni, trinki teon kun geamikoj, aŭ muziki.
  • mi konstruos nenion, aĉetos nenion, promesite !
  • en la du lernejoj estos ekzakte la samaj projektoj
  • nur tiuj, kiuj enskribiĝis rajtos veni al la klubo (mi ne vidas kiel mi povus devigi regulan partoprenon de dek lernantoj laŭlonge de la jaro)
  • ni eldonos blogon kun fotoj, kaj ili devos prepari la tekstetojn, legi la komentojn de eventualaj legintoj, ktp.
  • ni eble esperantigos filmetojn kun knedpastaĵaj roluloj, kiun realigis art-instruisto pasintjare. Ni enkomputiligos voĉojn, sonojn, bruojn, kaj provizos la instruiston per muntebla materialo. Se la plano fiaskos, ni almenaŭ havos la blogon, sed mi dubas ke tio pasiigos ilin tre longe ...
  • mi provos fajfi pri montrebla rezulto kaj pli koncentriĝos sur la lingvo
  • mi ne krokodilos (jam perdita veto : kun aro da sovaĝuloj estas preskaŭ neeble)
  • por memorigi ke tio estas ne tempopasigejo sed esperanta klubo, ni neniam ludos la saman ludon en du sinsekvaj seancoj.
  • mi pli ofte invitos en la klubo aliajn esperantistojn el nia regiono, kaj ne nepre atendos tro maloftajn eksterlandanojn, kvankam iliaj vizitoj estas vera miraklo por la infanoj.
Ni rikanos poste pro la fiasko, sed mi almenaŭ provos, kaj kiam mi malkuraĝiĝos, mi venos al tiu artikolo por retrovi la firmajn decidojn ...

2006/09/20

Kromorno hejme



Ne ofte oni havas okazon tuŝi kromornon. Tiu mezepoka instrumento preskaŭ ne plu uzatas, krom de fakuloj pri malnova muziko, interalie pro la prezo. Kaj evidente mi ne elspezos tioman monon. Mi ja sufiĉe kontentas : kunludantino konsentis pruntedonis sian, kaj dum tuta semajno mi havos bonŝancon provludi kromornon. Estas strange sperti kiel oni devas blovi el la ventro kaj ne el la pulmosupro, por havi pli stabilan sonon. Ĝi ne estas tiom facila kiom oni kredas unuavide, ĉar la tono ne stabilas : oni povas variigi la altecon nur per la blovoforto, tial estas malfacile ludi ĝuste en grupo.

Kiel aliaj malnovajn instrumentojn, kromorno estas el ligno, kun borita truo por elsendi nur oktavon (oktonan skalon). En bekfluto la blovaero frapas la bevelon de la beko. Male, kiel ŝalmo, « glastonburypipe » aŭ « loriman pipe », kromorno havas duoblan anĉon en kapsulo aŭ « bokalo », kaj do la sono estas multe pli obtuza sed forta, iom naza.









La infanoj reagis tre diverse : Klara ekridis kaj provis ludi, Jaso diris nenion, kaj Samir ŝtopis la orelojn. Tjeri diris ke li ŝatas la sonon sed opinias ĝin iom tro malfacile ludebla.

Ekzistas rektaj kaj kurvaj kromornoj, sed kompreneble la plej impresa estas la kurva, kaj ĝuste tial la homoj memoras ĝian nomon. Sed la prezo estas iom forpuŝiga : 40centimetra instrumento kostas ... 540 eurojn !! Nun kalkulu kiom kostas unu centimetro :+) Dum Lorimanpipe kostas 300 eurojn kaj Glastonburypipe kostas 150 eurojn (temas pri similaj instrumentoj)

Plasta bonkvalita bekfluto kostas 20 eurojn kaj ebligas ludi ĉion ajn, kaj mi neniam forgesas laŭdi ĝiajn sennombrajn kvalitojn : plej simpla, kulturplena, malnovega sed moderna instrumento por ĉiuj stiloj.

2006/09/19

La tempo ne konstante pasas same

Hodiaŭ dum baroka muziktrejnado, ŝajnis ke la aliaj muzikas pli malrapide, cetere mi pli facile sukcesis. Kutime estas tro rapide por mi, kaj mi penas sekvi la aliajn. Pli kaj pli mi pensis pri rezignado.
Do mi deklaris, ke se ili konsentas ludi pli kviete kiel hodiaŭ, mi tre ĝojos. Ili respondis ke nur mi havis tiun impreson, ĉar ili muzikis same rapide kiel kutime. Ĉu tio signifas, ke mi estis malpli laca kaj pli lerta ? Ĉiuokaze revenis la perdita plezuro, muziki kun ili, kaj la vjolo iĝis denove amika kaj bonfara.

2006/09/18

Politika maturiĝo

Pascal Clément estis politika delegito, tiam juna dekstrulo kiu voĉdonis por mortopuno en 1981. Poste la justicministro fariĝis Robert Badinter, unu el la plej fervoraj pledintoj kontraŭ mortigo, kaj dume ŝanĝiĝis la leĝo. Grava simbolo por pacamantoj. Estas vere ke en dudek jaroj kaj sen mortopuno, la nombro de krimaj mortigoj malplialtiĝis (dum la nombro de ŝteloj, seksaj perfortoj, ktp, plialtiĝis). Jen pruvo ke mortopuno neniam utilis kiel forpuŝilo.

Hodiaŭ en radioelsendo, pridemandite pri tiu epoko, Pascal Clément deklaris ke intertempe li maturiĝis, entute ŝanĝis sian opinion, kaj nun certas ke en alta formo de civilizacio, mortopuno ne plu devas ekzisti. Li konsentas ke foje la ŝtato devas antaŭsenti necesan evoluon de la socio al pli nobla formo, kaj ne atendi ke opinioj ŝanĝiĝu. Menciinde, ke hodiaŭ li estas nia justicministro. Nu, mi aspiras al pli ofta maturiĝo de armilvendistoj, altrangaj komercistoj, kaj ŝtataj decidantoj.