2006/09/02

Pano en la supo

En najbara regiono Korezio mi iam aŭdis pri la kutimo kuiri panon en la supo. Tiu kampara supo entenu la legomojn de via ĝardeno, bovviandan (kun osto), porkaĵon se vi ŝatas. Ni kutime ne manĝas viandon vespere, nur la supon. Ni konservas la viandon por la morgaŭa tagmanĝo.

Por la pano, oni simple aldonu iom da lakto en la pastaĵo por mildigi ĝin. Pro tradicio kelkaj aldonas anser-grasaĵon, sed nu ... plia grasaĵo ne nepre necesas. Dum la supo kuiriĝas malrapide, la panpastaĵo restu sub tolaĵo en bovlo por ŝveli en la varmeta etoso de la kuirejo (necesas du horoj). Kiam la legomoj estas preskaŭ finkuiritaj, oni enŝovu la ŝvelintan bulon en legomsupo. Ĝi flosas ĉe la surfaco, plu ŝvelas preskaŭ duoble. Post dudek minutoj oni turnu ĝin por kuiri la alian flankon. La rezulto estas senkrusta pano kun mola blanka surfaco, kaj levurgusto kiun mi ŝatas.

Recepto indikas ke oni povas friti tranĉaĵojn en pato kun butero, kaj manĝi tion kun konfitaĵo. Mi volonte provus, se ni ne jam finus la tutan panon ĉivespere, kiel kutime …

2006/09/01

Akvo-mastrumado


Se vi opinias ke ni ĉiuj malŝparas tro da akvo, eble vizitu tiun paĝon de Joseph ORSZÁGH pri pli racia mastrumado de akvo-uzado, interalie per seka necesejo (la paĝon en Esperanto prizorgis Yves Santerre).
La ideo ne estas nova, sed la tono estas pli racia ol kutime, malpli malestima al ordinaraj vidpunktoj, kaj iom pli scienca.
Unue mi simple fajfis pri romantika ekologia afero, sed depost kiam mi vidis belan instalaĵon, mi iom post iom reagas iom alie. Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis unuflanke simplan en ĝardeno okaze de kongreso. En la sama bieno, alia multe pli ellaborita hejma necesejo (en kiu certe estas agrable sidi ankaŭ por legi) donis impreson de tre komforta domo. Pripensinde.

Bedaŭrinde la klarigojn kaj argumentojn oni ne jam tradukis en Esperanto.
La foton mi prenis el blogo de Roger Felts

2006/08/31

Carlos Beceiro

Serĉante KDon en Ebay, mi malkovris la paĝaron de Carlos Beceiro, galicia muzikisto lulita de tradiciaj melodioj el Galicio (Hispanio), kiu lernis unue kontrabason kaj elektran bason por ĵazo, ktp. Sed nun ankaŭ majstras pri vjelo. Precipe tiun flankon mi ŝategis ĉivespere. La sama paĝaro kondukas al la muziko de Ana Alcaide, kun nikelharpo. Mi estis ravita. Esploru mem ...

2006/08/30

Sekretaj pensoj

Lorens' sendis al mi romanon (en la franca) de David Lodge : "Pensées secrètes" (Sekretaj pensoj).

Verkante taglibron la ĉefroluloj siavice plenigas la rakonton per nekonfesindaj pensoj pri si kaj la deziratinoj, eks-amatinoj. La fadeno pri homrilatoj disvolviĝas paralele al scienca pripensado en universitata medio, pri pensaj fenomenoj. Foje tiel nomata amo iĝas nur oportuna mizerkaŝilo, en kiu miksiĝas seksaj deziroj, manko, sopiro, kaj malrespekto al utiligitaj homoj. Devas esti novaj limoj inter si kaj la aliaj, konstantaj subpensoj.

Ne temas nur pri limoj kiujn oni donas aŭ ne donas al si. Impresas la maniero trakti homojn kiel objektojn utilajn aŭ ne, forĵetindajn post uzado. Foje la por-si-mem-kreitaj reguloj nocas al la uzanto, kiu kaptiĝas en la propra reto. La ĉefrolulon mi ne sukcesis tre ŝati, kaj verdire tio eble ne estis la celo de la rakonto. Diversaj sentoj foje kontraŭaj en la sama rolulo kvankam malhonesta kaj malkuraĝa, faras lin homa kaj spicas la rakonton. Ŝokas min ke en tiu viro ne estas veraj sentoj, nur oportunaj ligoj laŭ la bezonoj. La virinoj de la rakonto ŝajnas pli kompleksaj. Sed kiam oni ekmensogas, oni konstante mensogas, al ĉiuj, eĉ al komplicoj, ne tiom amataj kiom oni anoncis : se vi perfidas amanton, ne verku taglibron !
Kion volis demonstri la aŭtoro ? Se nur pri tio, li eble ne tedu nin per pretekstaj teorioj pri pensfenomenoj. Aŭ ĉu mi ne sufiĉe atente legis ? Aŭ mi ne kapablis havi la distancon kiun postulas ironia karikaturo.

Lorens’ tre amuziĝis, mi iom malpli. Tio ĝenas min, ĉar ŝi intencis sentigi al mi la plezuron kiun ŝi ricevis en tiu libro, kaj mi ne trovis la samon. Eble mi relegu.

2006/08/28

Bavario trudas sin

Tro da farendaĵoj nuntempe por konvene zorgi pri tiu blogo : post malpli ol du semajnoj ni devos ŝajnigi ke ni estas sufiĉe bonaj muzikistoj por gajni monon. La urbestro petis nin ludi germanan muzikon el Bavario dum septembra asocia kunmanĝo, kaj proponis iom da mono, kiu ebligos aĉetadon de materialo. Kompreneble li forgesis ke bavarian pop-muzikon ni ne tute konas. « Ne gravas, ni fidas en vi », li respondis !

Tuj venis la ideo, ke kelkaj kupraj instrumentoj povus helpi por doni sufiĉe laŭtan, tavernan impreson. Sed kiel aŭdiĝu bek-flutoj malantaŭ trompeto, tubjo, aŭ trombono ? Precipe kiam ili grupe intervenas … Dum semajnoj pro timo ofendi bonvolemuloj, mi ne sukcesis diri ke tia kunlaborado ne vere konvenas.

Feliĉe ĉivespere sukcesa interdiskuto helpis konkludi ke ne eblas kunludi. Ni do devos elturniĝi sole, kaj ŝuldos la fi-tonojn nur al ni … Ni ekĝoju ! Rezulte, ĉiutage necesas trejniĝi longe por ne aspekti tro mizere sur la scenejo.

Strange, kvietigas min la fakto ke tavernan muzikon tute ne ludis la muzikistoj kiuj dancigis kamparanojn antaŭ unu jarcento : Klaŭs, (bavara gasto kiun ni gastigis antaŭ kelkaj tagoj) klarigis, ke leĝo malpermesis uzadon de tiaj muzikiloj rezervitaj por nobeluloj. Kiam tiu leĝo estis nuligita, la popolo ek-uzis tiujn prestiĝilojn kaj rezultis tiu peza varietaĵo kiun mi ne tre ŝatas. Jen kio okazas, kiam oni paŭsas la prirevitajn riĉulojn kies avantaĝojn oni volis profiti !

Povas esti ke ekzistas belegaj, fajne ĉizitaj melodioj en tiu repertuaro. Sed mi sukcesas vidi nur la bierŝatantan etoson, la levitajn balanciĝantajn glasegojn, kaj la vomujojn en malantaŭaj ĉambroj. Cetere se vi serĉas KDojn pri tia muziko en Ebay, vi trovos ĉefe titolojn kiel « ĝojaj biertrinkantoj » « bierfesto », ktp.
Feliĉe tiuj, kiuj konas Bavarion povas paroli pri aliaj belaj aferoj (vidu la jenajn pejzaĝojn. Mi obtuze memoras pri lerneja vojaĝo, dum kiu la vizititaj tavernoj ne sukcesis fonigi la ceteron. Barokaĵojn mi ne povis tiam ĝuste taksi, sed nun mi volonte revizitus la regionon kun pli matura rigardo.
Ĉiuokaze dank'al Klaŭs, ni tamen ekhavis malpli foran impreson pri la tuta regiono kaj ties muzikaj kaj dancaj tradicioj. (Cetere jen ligilo al Thevo, teatro-kompanio en kiu li laboras pri diversaj projektoj kies kerno estas ankaŭ kulturaj interŝanĝoj, ekzemple inter Germanio kaj Japanio)

Ni revenu al nia afero : do iam la nun-nomata folklora muziko tute similis en vasta areo, sendepende de landlimoj. La instrumentaro en Bavario kaj ankaŭ ĝenerale en Eŭropo, konsistis el sakŝalmoj (kornemuzoj), flutoj, simplaj man-tamburoj, vjeloj, ktp. Resume, same kiel en Francio. Mi tre ŝatas tiun ideon.

Ĉar ne eblas ĉion klarigi al la koncert-mendintoj, kaj ĉar nun ne plu eblas ŝanĝi la programon, ni ludos tavernan muzikon, sed kun tradiciaj instrumentoj ... Povas esti ke intertempe mi lernos ekŝati ĝin. Ĉiuokaze ŝajnas ke mi pli bone dormos ekde nun, eĉ se la dato danĝere alproksimiĝas …