2006/08/22

Letero al Libana Virino de Khal Torabully

Ŝajnas al mi, ke povus ricevi tiun leteron ĉiuj homoj, infanoj, virinoj, viroj, ne nur la virinoj de iu aŭ tiu alia lando. Kiel diras Samawel , ĉie la sango same ruĝas.


de Khal Torabully


Letero al Libana Virino :

Enkonduko, mesaĝo al Evelyne Accad kaj Amira Issa :

Fratino mia,

Hodiaŭ, studentino renkontita en Tripoli, skribis al mi por doni la rezultojn de siaj ekzamenoj. Ŝi nomiĝas Marŭa. Ŝi malkvietiĝis pro siaj puentoj, kaj petis min preĝi por ŝi okaze de la dua ekzamensesio. Miraklo de la vivo, ĉu ne, miraklo pri kuraĝo, ĉu ne ?

Persisteme agi por klerado kiam ĉio fajras kaj sangas.

Ne utilas diri al vi kiom tiu ina kuraĝo bulversis min.

En si mem ŝi estas simbolo de Libano, al kiu ni devas alkroĉiĝi ekde nun. Ŝia signifplena ago, plej admirinda, inspiris tiujn vortojn :

Fratino mia ...

Niaj koroj sangas antaŭ tiu masakro.

Sed ni daŭre staros, ĉar triumfa barbareco sin turnos kontraŭ sin mem. Mi pasie amas la kreitaĵaron, kaj mi scias ke pacienco venkos la ogron kaj ties helpantojn.

Vi, libanaj virinoj, estas el valora speco, rara, admirinda.

Vi konservas homecon veka en mi, dum mi kredis perdi ĝin sojle de la bagdada biblioteko bruligita de barbaroj.

Vi posedas modelan vivforton, kaj la neestigeblan deziron disigi la ruinojn por konservado de la pasinteco en la strebo al la estonteco. Vi denove starigos Libanon por ni, ĉar en vi koncentriĝas la iometo da homeco kiu restas en tiu mondo de komercistoj kaj sangaj frenezuloj. Mi eĉ ne momenton dubas pri via genio.

Restu por ni tiuj tremetaj modeloj pri sinofero, kuraĝo, lukto, trairenda tempo, por ke espero ankoraŭ ĉeestu en tiu retroiranta mondo.

Vi posedas tiun pezan respondecon, kaj neniu en la mondo povas pli bone ĝin porti, ol vi. Mi petegas de vi tiun vivnepran agadon, ĉar en mia sufero, mi estas mia konsolo. Mi scias, ĉar mi vin konas, ke vi amas kleron. Eĉ pli, la konon, sen ia ajn limo.

Vi pasie amas librojn. Vi elradias esencan poezion.

Vi verkas, vi legas, vi analizas. Kaj vi transdonas belecon en la kerno mem de la suferoj de frida kaj nevenkebla geopolitiko.

Vi scipovas konservi gracion en portempa ekstermado.

Vi estas piliero de Baalbek, Tripolia kupolo, sango de Kanao.

Vi estas Libano.

Potenca strebo de homa tenereco.

Vi estas niaj patrinoj, niaj fratinoj, niaj kunvivantinoj, kiam la landon ruinigas niaj murdaj malkuraĝoj.

Vi estas nia digneco.

Mi ne diros, pro respekto al viaj patrinoj kaj prauloj, ke la lukto ĵus komenciĝis. Ne, ĝi daŭras, ĉar vi jam trairis jarcentojn inter ŝildoj kaj agresoj, inter murdoj kaj pasioj.

Vi konservu unuecon de tiu lando, gardu vin kontraŭ divido.

Vi estas fajna konscio nia, kaj vi malhelpos ke la murdisto profitu je viaj politikaj fragilecoj.

Vi staras, kaj la vera mondo, aŭ tio, kio restas el ĝi, admiras vin.

Ni estas kun vi, kaj tio estas nia pala partopreno en tiu plenumenda tasko.

Mi scias vin proksima al viaj fratinoj, Marwa. Vi estas Evelyne, Amira, Ezza.

Vi estas profunda espera lumbrileto en tiu kruelega nokto.

Libanon lulu, ĝi bezonas viajn brakojn.

Ankoraŭ staranta penso antaŭ la nedirebla.

Por Libano.

Por vi

Khal Torabully


PS : legu tiun tekston, disvastigu ĝin ĉe ĉiuj libananoj, por ke ili sciu ke ilin amas la poetoj.

Sono de Matematiko

Se vi ŝatas ripetan muzikon, jen ligilo al The sound of Mathematics (La sono de Matematiko): tie vi trovos diversajn muzikojn faritajn el algoritmoj.
Thierry post momento avertis ke li atingas la limon de siaj aŭdkapabloj, sed la filoj tre ŝatis, kaj ankaŭ mi.

2006/08/21

Muziko en Beauchamp

Estis bona etoso, tute malstreĉa, en Beauchamp. Spertuloj pri nuklea energio, spertuloj pri sekaj necesejoj kaj aliaj naturaj rimedoj por lasi malpli da spuroj sur la planedo. Kelkaj homoj kun longaj feltaj haroj, kelkaj MGO-falĉistoj, telerlavistoj de tiu renkontiĝo, organizantoj, vizitantoj, surlokaj loĝantoj plejparte angloj, najbaroj el tenda konstanta kampadejo, festemuloj.

Kvieta etoso. Bue’ trankvile zorgas pri multo. Ŝi delonge loĝas tie kaj ne plu ekscitiĝas pro detaloj. Ni alvenis nokte, en la duondetruitan remizon ĉe la domo. Oni lerte etendis tolaĵon por ŝirmi kontraŭ suno kaj pluvo, la ĉambro estas komforta, kun longaj tabloj kaj benkoj. Tie la partoprenantoj manĝis kaj ofte kunvenis, la tutan semajnon. En la domo mem, ni spektas prelegon de kebekia astrofizikisto Hubert Reeves pri energia uzado, polucio kaj planedestonto. Tre interesa afero por ke adoleskantoj konsciu pri la kolektivaj agadoj, sed kompreneble Jaso kaj Samir preferas apudi pli senzorgajn homojn ekstere.

Karol’ el Svislando alparolas nin en Esperanto, verdire ni estas la nuraj kun kiuj ŝi povas paroli la lingvon ĉi tie.

Ni alportas instrumentojn, iom timeme ĉar ni ne scias kiu estas la stilo ĉivespere. Kelkajn melodiojn ili bone akceptos, eĉ se ni ne vere kapablas dancigi. Gitaristo kun la stilo de la 70aj jaroj, sidas sur plasta fotelo kaj mallaŭte ludas « The needle and the damage done ». Fine li preferas ĉesi antaŭ aliaj instrumentoj, anstataŭ akompani. Akordionisto stariĝas kaj ekludas valson. Kun tre malsamaj repertuaroj, ni ne kapablos ludi kune. Knabino elsakigas tirharmonikon, kaj ludas cirkasian cirklon, cetere ĉiuj preferas tiajn porkomencantajn, renkontigajn dancojn.
Finfine ni komencas ludi kun ili, mi provas adaptiĝi : kiam la muziko tro rapidas kaj mi ne rekonas ĉiujn tonojn, nu, mi ludas unu el du, simple akompanas. La homoj ekdancas, multaj ne scipovas sed tamen provas. Poste ni profitas silenton por ekludi la propran repertuaron, Jaso kaj Samir ludas dolcan fluton, mi vjelon aŭ tirharmonikon, kun foje grimaco pro akcidentaj tonoj, sed ĉefe gravas ke la ritmo nepre ne ŝanĝiĝu. Unuafoje la filoj spertas tion dancigon, kaj ili videble ĝuas tion. Ankaŭ por mi tio estas plezura sperto, iom malstreĉiga, kiu ebligos iomete pli bone dormi antaŭ publika ludado … :+)

Vere, se homoj primokas bekfluton kiel bub-ludilon, ili ŝanĝu sian opinion : Samir majstre scipovas plibeligi la melodion kaj alporti ion kvazaŭ aeran. Bedaŭrinde, ju pli da instrumentoj, des malpli aŭdebla estas bekfluto. De monatoj mi esperas trovi ion pli fortan sed kun sama fingrumo, sensukcese.